Helpo
La Helpo-menuo ebligas al vi startigi kaj regi la Helpo-sistemon de LibreOffice.
LibreOffice-Helpo
Malfermas la ĉefan paĝon de la LibreOffice-Helpo por la aktuala aplikaĵo. Vi povas rulumi tra la paĝoj de Helpo kaj vi povas serĉi por indeksaj terminoj aŭ iu teksto.
|
LibreOffice-Helpo |
Manlibroj por uzantoj
Malfermas la dokumentadan paĝon en la foliumilo, kie uzantoj povas elŝuti, legi aŭ aĉeti manlibrojn de LibreOffice, verkitajn de la komunumo.
Akiri helpon rete
Malfermas la komunuman subtenan paĝon en foliumilo. Uzu ĉi tiun paĝon por demandi pri LibreOffice. Por profesia subtenado kun servonivela interkonsento, referi al la paĝo de profesia helpo pri LibreOffice.
Sendi prijuĝajn rimarkojn
Malfermas en la TTT-foliumilo formularon, por prijuĝaj rimarkoj, kie uzanto povas raporti programajn cimojn.
Restartigi en sekura reĝimo
Sekura reĝimo estas kie LibreOffice provizore startas kun freŝa uzula profilo kaj malŝaltas aparataran plirapidigon. Ĝi helpas restaŭri nefunkciantan ekzemplon de LibreOffice.
Informo pri permesilo
Vidigas informan dialogon pri la permesilo kaj juraj aferoj.
LibreOffice-Agnoskoj
Vidigas la dokumenton CREDITS.odt kiu listigas la nomojn de kontribuintoj al la fontkodo de OpenOffice.org (kaj kies kontribuoj estas importitaj en LibreOffice) aŭ de LibreOffice post 2010-09-28.
Kontroli por ĝisdatigoj
Enŝaltu interretan konekton por LibreOffice. Se vi bezonas prokurilon, kontrolu la prokurajn agordojn de LibreOffice en LibreOffice - PreferojIloj - Adapti - Interreto. Tiam elektu je Kontroli por ĝisdatigoj por kontroli la disponeblon de nova versio de via oficeja programaro.
Pri LibreOffice
Vidigas ĝeneralan programan informon, ekzemple versinumeron kaj kopirajtoj.