Agordi legosignojn
Uzu la bildsimbolon Aldoni al legosignoj por agordi legosignon por la aktuala paĝo indikita en la Helpo. |
Vi povas serĉi la legosignojn en la langeto Legosignoj.
-
Duoble alklaki legosignon aŭ premi la Enigan klavon malfermas la asignitan paĝon en Helpo. Dekstra alklako malfermas kuntekstan menuon.
-
Uzu la klavon Del (Forigi) por forigi elektitan legosignon.
La jenaj komandoj troviĝas en la kunteksta menuo de legosigno:
-
Vidigi - vidigas la elektitan helptemon.
-
Renomi - malfermas dialogon por enigi alian nomon por la legosigno.
-
Forigi - forigas la elektitan legosignon.